Greka kuirarto

Melomakarono
Feta-fromaĝo

Greka kuirarto (greke: Ελληνική κουζίνα, Elliniki kouzina) estas mediteranea kuirarto.[1] Nuntempa greka kuirarto vaste uzas legomojn, olivoleon, grenojn, fiŝojn, vinon (blankan kaj ruĝan), kaj viandon (inkluzive ŝafidaĵon, kokaĵon, bovidaĵon, bovaĵon, kuniklon kaj porkaĵon). Aliaj gravaj ingrediencoj estas olivoj, pastoj (ĉefe hilopitoj, speco de pastaĵo simila al tagliatelle), fromaĝo, citrona suko, herboj, pano kaj jogurto. La plej ofte uzata grajno estas tritiko; hordeo ankaŭ estas uzata. Oftaj desertaj ingrediencoj inkluzivas nuksojn, mielon, fruktojn, kaj filo-kukojn. Ĝi estas forte influita de la otomana kuirarto kaj tiele, precipe kuirarto de anatoliaj grekoj kundividas manĝaĵojn kiel baklavo, caciko, giroso, musako, tolmoj, juvarlako kaj kun la apudaj landoj. Eĉ pli multe, ĝi estas influita de itala kuirarto kaj kuirartoj de aliaj najbaraj sud-eŭropaj landoj, kaj tiel, precipe en sudaj regionoj kaj la insuloj ĝi inkluzivas diversajn specojn de pastaĵoj.

  1. Spices and Seasonings:A Food Technology Handbook - Donna R. Tainter, Anthony T. Grenis, p. 223

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search